La unuan fojon en sia pli ol 40 jaroj da ekzisto, NASK (Nord-Amerika Somera
Kursaro de Esperanto) paŝis trans la landlimon de Usono… kaj sukcesis
allogi 63 studentojn el ok landoj – la plej granda partoprenantaro ekde
la 1980-aj jaroj! Tiu ĉi sukceso daŭrigis la pasintjaran tendencon, kiam
43 studentoj partoprenis – tiam la plej granda nombro jam de jaroj.
Al kio atribui tiun kreskon? Certe, multaj faktoroj kontribuis, inter kiuj:
allogeco de la la gastigurbo (Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado), pli efika
informado inter uzantoj de lernu.net, elstara instruista teamo, kaj
ĝenerale pli vasta diskoniĝo de la NASK-fenomeno, danke al artikoloj,
videoj kaj rekomendoj de iamaj NASK-studentoj.
USUI Hiroyuki, instruisto de la meznivela kurso en la ĉi-jara NASK,
raportas pri sia sperto en El Popola Ĉinio.
Ĉu vi subtenas altnivelajn Esperanto-instruprogramojn kiel NASK, kaj
deziras ke NASK kresku kaj pluampleksiĝu? Se jes, bv. subteni NASK-on per
donaco al ESF, partoprenu en estonta NASK kaj/aŭ rekomendu NASK-on al viaj
amikoj kaj samgrupanoj!